Tezo & Teorio
Tezo & Teorio . . . . . . SDN homepage

Mono estas inventita ne por finance neebligi aferojn kiuj fizike eblas

Far Petro Rulofido

TEZOJ DE HEREZULO


Klarigoj:

    (1) kaj (2) estas piednotoj 1 kaj 2.
    S[t] estas S je la tempo t.
    Legu por [DS] kaj [Dt] resp. "delto S" kaj "delto t".
    * (ne konsekvence uzata) signifas "oble".
    ^ en matematikaj formuloj montras (antawas) eksponenton,
    sed en esperantaj vortoj montras ke la antawanta litero havu "c^apelon"
    w en esperantaj vortoj staras por supersignita u.


Tezo 1:

"Mankas mono!", alidire: "Finance tio ne eblas", ne estas, por s^tato, argumento por ion ne fari, kio fizike, materie eblas, kion plimulto deziras, kaj kio ne lezas rajtojn de malplimulto aw malplimultoj. Estas esenca tasko de financministro ebligi finance tion, kio plenumas la c^i-supre menciitajn kondic^ojn.

Argumentado:
Mono estas inventita ne por finance neebligi aferojn kiuj fizike eblas, sed, male, por pli facile okazigi tiajn aferojn. Komparo c^i-koncerna inter privata persono aw organizaj^o unuflanke, kaj la s^tato aliflanke, tute lamas. Politikon kiu foroferas homojn kaj iliajn interesojn al netawgaj sistemoj aw stultaj ideoj kaj antawjug^oj, mi nomas : prokrusta(1) politiko. Oni adaptu ne homojn al sistemo, sed sistemon al homoj.

    (1) La greka mitologio rakontas pri iu rabisto Prokrusto kiu ne nur prirabis siajn viktimojn, sed ankaw ilin "adaptis". Li havis du litojn, unu longan kaj unu mallongan. Se viktimo estis longa, li metis tiun sur la mallongan liton kaj dehakis la eletendig^antan parton de la kruroj, kaj se la viktimo estis mallonga, li metis g^in sur la liton longan kaj elstrec^is g^in g^iskonvene.


Tezo 2:

Konsekvenco de tio c^i estas, ke necesas aw enpumpi ekstran monon, kaj kiel eventualan sekvon akcepti inflacion (levig^on de la g^enerala prezonivelo), aw, se oni prave opinias tion ne akceptebla, akcepti ke kresku, se necese senlime, la s^tata s^uldo.

Argumentado:
G^enerale oni opinias, ke senlime kreskanta s^tata s^uldo estas neakceptebla, c^ar, tiel oni kredas, tio s^arg^us la impostopaganton per interezopago je kaj amortizo de kreskanta s^tata s^uldo. C^i tiun problemon ni devas akurate konsideri. Ni indiku la amplekson de la s^tata s^uldo per S kaj g^ian kreskon en la periodo [Dt] per [DS]; la meznombra poo de interezo por la s^tata s^uldo estu r, do la interezo kiun la s^tato devas pagi en la periodo [Dt], estu rS[Dt].

             Ni nun konsideru 5 kazojn:
            (1)  [DS]  <   0;
            (2)  [DS]  =   0;
            (3)    0   <  [DS]  <  rS[Dt];
            (4)  [DS]  =  rS[Dt];
            (5)  [DS]  >  rS[Dt].
    

Ni supozu, por komenci, ke la s^tata s^uldo restas konstanta en la konsiderata periodo. Tio signifus, ke la tuta interezo estas pagata el impostenspezo, kaj ke ne okazas neta s^uldamortizo. C^i tiun kazon ni c^i-supre indikis per (2).
Se krom interezopago ankaw okazas neta s^uldamortizo, do temas pri kazo (1): la kresko de la s^tata s^uldo estas negativa.

Se la s^tata s^uldo kreskas per la sumo de la interezo (4), do la interezo tuta estas pagata el novaj pruntoj; nenia ono de la interezopago devenas el impostoj, kaj ankaw ne okazas neta s^uldamortizo.

En kazo (3) la s^tats^uldan interezon pagas parte la impostpagantoj, kaj parte la ac^etantoj de s^tataj obligacioj. C^i lastaj ricevas ja per tio "rajton je rericevo de la pruntitaj^o", sed c^ar la kreditoroj de la s^tato neniam povas postuli kvazawpagon per realaj s^tataj posedaj^oj, tia kreditora pretendo estas nur "papera havaj^o". Kaj tia fakte estas kaj devas resti la tuta s^tata s^uldo. C^iu provo redukti la publikan s^uldon estus, ene de kapitalismo, kaj supozeble ankaw ene de t.n. liberekonomio, katastrofa, kiel por la ekonomio, tiel por la demokratio. La jaroj 1930-1933 estu signo sur la muro.

C^i tio kompreneble ne signifas, ke unuopaj kreditoroj ne rericevos la pruntitan monon, sed nur tion, ke tiajn repagojn ebligas novaj pruntoj. Fine ni havas la kazon (5): Ne nur la tutan interezon (kaj la amortizon) la s^tato pagas el novaj pruntoj, sed krome ankaw alicele la s^tato pruntas. Ni do memoru, ke en la kazoj (4) kaj (5) la tuta interezo je la kreskanta s^tata s^uldo neniom s^arg^as la impostopaganton. En kazo (3) tiel nur parte estas, kaj la kazoj (2) kaj (1) ne estas realecaj.

Tamen, se novaj pruntoj ne okazus, interezopago kaj amortizo povus kawzi malfacilaj^ojn por la s^tata bug^eto. Tiaj malfacilaj^oj estus tamen eviteblaj per konverto de la publika s^uldo al s^uldo sur bazo de obligacioj kun "kunmetita interezo", el kiuj oni c^iujare ellotos nur tiel limigitan nombron, ke ne rezultu bug^etaj malfacilaj^oj. Krome la registaro zorgu ke estu malmultekosta merkato por tiuj obligacioj, tiel, ke sub ordinaraj kondic^oj c^iu posedanto de obligacioj povu c^iumomente vendi c^i tiujn, alpare, sen menciindaj kostoj, al iu kiu tiumomente deziras akiri ilin. Tiel tiaj obligacioj farig^os favorata, kvazaw-likida s^paraj^o.
Mi kontrawas al granda s^tata s^uldo nur tial, ke g^i, ja reprezentanta same grandan privatan havaj^on (paperan), tendencas teni la poon de interezo je alta nivelo.
La alternativo, "financa neebleco de fizikaj eblaj^oj", estas tamen ne akceptebla.


Tezo 3:

Justeco - Paco - Sendifekteco de la Kreitaro estas belaj celoj, sed ne efektivigeblaj en mondo programita al ekspluatado.

Argumentado:
S^ajnas al mi, ke c^i tiu tezo ne bezonas klarigon.


Tezo 4:

Estas du fundamentaj strukturaj (instituciaj) kawzoj de ekspluatado:
    1. privata proprieto pri naturaj ric^aj^oj ("tero" kaj mineralaj ric^aj^oj), kaj la el tio rezultanta privata enkasigo de senlabora enspezaj^o el tiuj naturaj ric^aj^oj.
    2. interezo (je pruntita mono).
    Ambaw kune liveras la institucie determinitan senlaboran enspezaj^on el havaj^o.

Argumentado:
Pri 1: Naturaj ric^aj^oj ne estas homfarita productaj^o, kaj c^iuj homoj, ja c^iuj vivantaj kreitaj^oj, estas, por sia vivo, dependaj de tiuj naturaj ric^aj^oj. Ne povas esti, ke iu - ordinare krome malprave - pretendas: "C^i tiu terpeco estas nenies (indig^enoj rajtojn ne havas). Mi deklaras g^in mia proprietaj^o, aw mi posedprenas g^in favore al tiu aw c^i tiu s^tato." Jura sistemo law kiu tiaj deklaroj estas jure validaj - ekzemple la romia juro - estas nepre neakceptebla. Tiel nomataj "primitivaj" popoloj ne konas privatan terproprieton. La Malnova Testamento (Levidoj C^. 25 : 23) deklaras: "Kaj la tero ne estu vendata por c^iam; c^ar al Mi apartenas la tero, c^ar vi estas fremduloj kaj paslog^antoj c^e Mi."

Pri 2: Profito el investo ne estas memkompreneblaj^o. Tio farig^as nur tiam kvazaw-memkompreneblaj^o se ekzistas marg^ena trezoraj^o kun pozitiva "propra poo de interezo" (vidu Keynes, "G^enerala Teorio de Dungig^o, Interezo, kaj Mono", C^apitro 17, sekcio ii). Tio ja signifas, ke c^i tiu marg^ena trezoraj^o determinas la malsupran limon de la poo de interezo. Se tiu estas pozitiva, tio signifas ke de c^iuj investoj oni ekspektas ke ili rentumos sufic^e por kovri la postulatan interezon, kaj, se eble, pli.

Antaw c^. 3000 jaroj oni ie en la Proksima Oriento elektis oron kaj arg^enton, do ion nepereipovan, por la monfunkcio. Ja estas vere ke la nuna mono ne plu konsistas el tiuj multekostaj metaloj. Tamen g^i konservis ties nepereipovon, ties preskawan liberecon de kostoj de tenado. C^ar por tia mono la malsupra limo de g^ia propra poo de interezo estas plene determinata de g^ia likidopremio, kiu ne estas reduktebla g^is nulo, sed c^e ankoraw pozitiva valoro (inter 2 kaj 3% jare) kondukas al absoluta prefero por likidaj^o ("kaptilo por likidaj^o"), c^ar, krome, sufic^e alta likidopremio estas kondic^o por sufic^e rapida cirkulado (kaj do efikeco) de la mono, estas klare ke, kun mono tia, kia ni konas g^in, "seninterezeco" ne eblas. Cetere mi rimarkigu, ke kiel la Biblio (Malnova kaj Nova Testamentoj), tiel ankaw Islamo kondamnas prenadon de interezo. (Vidu, ekzemple, la libron Levidoj, C^ap. 25 : 36).


Tezo 5:

Por fari finon al c^i tiu strukture (institucie) determinita ekspluatado, necesas almenaw du disponoj:

    1: Senlaboraj enspezaj^oj el naturaj ric^aj^oj devas iri al la "komunumo", principe al la homaro kiel tutaj^o;
    2: Monposedo (likidaj^o!) devas esti s^arg^ita per kostoj de tenado, ni diru, de 10 % jare.
    1. ja eblas sen 2.; sed 2. ne eblas sen 1.

Argumentado:
Law Keynes (lok. cit.) la likidopremio por mono egalas al la sumo de la pormona poo de interezo (por longlimtempaj, senriskaj pruntoj) kaj la kun monposedado ligitaj kostoj.
Tio signifas ke, se tiuj kostoj estus 10 % jare, kaj la poo de interezo estus 0, la likidopremio por mono estus 10 % jare, precize tiom, kiom estus nun c^e poo de interezo de 10 % jare por, ekzemple, s^tataj obligacioj.

La enkonduko de tiaj kostoj estas teknike tre simpla, kaj frawdo ne eblos. La malfacilaj^oj estas nur politikaj. Se oni volus redukti la poon de interezo al nulo ne alsociiginte la "terorenton", do la senlaboran enspezaj^on el naturaj ric^aj^oj, - la rezulto estus, ke c^e mallevig^anta poo de interezo la teroprezoj levig^us, por fine tendenci al infinito. La prezo de terparcelo principe egalas al g^ia rento, dividita per la poo de interezo. S^ajnas al mi, ke ne necesas argumenti ke teroprezoj tendencantaj al infinito estas neakcepteblaj. Tio signifas, ke solvo de la interezoproblemo sen solvo de la terproprieta problemo fakte ne eblas.


Tezo 6:

La mono, kia ni konas g^in, ne povas tawge funkcii, c^ar la intenco estis, ke g^i plenumu tri funkciojn kiuj logike ne estas kombineblaj, nome:

    1) la funkcio de kalkulunuo, per kiu ni esprimas prezojn, salajrojn, kaj s^uldojn, kaj kiu estu stabila, konstanta, ne varianta;
    2) la funkcio de pagilo, de inters^ang^ilo, kiu estu efika, efektivigu pagojn kun sufic^a rapido, tio estas: cirkuladu senstagne;
    3) la funkcio de trezoraj^o, de s^parilo.

Argumentado: Trezoraj^o aw s^parilo cirkuladas, law sia karaktero, nur ege malrapide, kontraste kun tio, kion ni postulas de pagilo. Krome, ne eblas antawdiri, kiun prezon oni ricevos okaze de vendo de iu trezoraj^o en iu ankoraw ne sciata momento estonta: tio tute dependos de la tiama merkata situacio. Sekve, la funkcio de trezoraj^o estas, el vidpunkto de logikeco, kombinebla nek kun tiu de pagilo, nek kun tiu de kalkulunuo.

C^e tezo 5 ni jam konstatis, ke necesas ligi kostojn de tenado al likido, t.e. al la pagilo. Tio signifas, ke la pagilo estu "pereema", devas valorperdadi, dum la kalkulunuo devas esti konstanta. Tial ankaw c^i tiuj du funkcioj estas nekombineblaj. (Ja oni povas, per negativa poo de interezo por g^irosaldoj, konformigi la unuon per kiu ni esprimas g^irosaldojn al la "kalkulunuo". Tio signifas, ke, sen pluaj saldos^ang^ig^oj pro transakcioj, g^irosaldoj grade malpligrandig^adas pro la negativa interezo kiun la kontuloj devas pagi je siaj pozitivaj saldoj. Ne la g^irsalda kalkulunuo malkreskas, sed la nombro de la kalkulunuoj.) La konsekvenco de c^io c^i estas, ke la tri funkcioj estu apartaj, estu malkombinataj:

ke la ac^etpovo de papermono (bankbiletoj), esprimata per la "kalkulunuo" malpliig^adu kun rapido de c^. 10 % jare, por ke tia mono, pro la altaj kostoj de tenado, estu netawga kiel trezoraj^o, kaj

ke io alia (ol mono) transprenu la funkcion de trezoraj^o. Bankbiletoj validu dum unu, maksimume du kalendaraj jaroj, t.e.: estu anstatawigataj c^iu(du)jare.


Tezo 7:

Teorie ne-disigo de la pagila funkcio dis de la kalkulunua funkcio, en kombino kun konstanta inflacio (t.e. levig^ado de la g^enerala prezonivelo kun konstanta akcelig^o) kaj kun al g^i responda nominala poo de interezo, s^ajnas tute identi kun apartigo de la menciitaj funkcioj per kreo de kostoj por likido, t.e. kostoj de tenado por mono kontanta kaj g^ira, esprimataj per kalkulunuoj kaj pagendaj per pagiloj.

Argumentado:
Ni supozu nominalan poon de interezo de 10 % jare kaj poon de inflacio same grandan. La prezonivelo kaj la salajronivelo, same kiel terorentoj kaj farmopagoj, plialtig^u per 10 % jare. Ni krome supozu entrepreniston kiu volas investi kaj por tio prunteprenas c^e monpruntisto sumon de 10 "unuoj", kontraw poo de interezo de 10 % jare, , kaj c^iujare li pagas al sia kreditoro la saman "realan" sumon (t.e. c^iujare nominale 10 % pli, kompare kun la pasinta jaro), g^is la tuta s^uldo estos repagita. Ni supozu, ke fine de la unua jaro li repagas nominale 10 % de la pruntitaj 10 "unuoj", do 1 "unuon", kies reala valoro estas 1/1,1 "unuo". (Tiu "unuo" povas esti kiu ajn monsumo.) Fine de la dua jaro li pagas nominale 1,1 unuojn, fine de la tria jaro 1,1 = 1,21 unuojn, kaj fine de x-a jaro 1,1^(x-1) unuojn. La rezulto estas, ke fine de la x-a jaro, post la pago de la tiam pagenda sumo, la resta s^uldo estas (11-x)*1,1^(x-1) unuoj. La c^iujaraj pagoj koncernas parte interezon, parte amortizon. La interezo sumig^as al 0,1*(12-x)*1,1^(x-2) unuoj, kaj la amortizo en tiu jaro estas

    
    
             1,1^(x-1) - 0,1 * (12-x) * 1,1^(x-2)          =
            {1,1 - 1,1 + 0,1 * (x-1)} * 1,1^(x-2)          =
             0,1 * (x-1) * 1,1^(x-2) unuoj                 =
             (12-x) * 1,1^(x-2) - (11-x) * 1,1^(x-1)       =
             (12-x) * 1,1^(x-2) - 1,1 * (11-x) * 1,1^(x-2) =
             (12 - x - 12,1 + 1,1x) * 1,1^(x-2)            =
             0,1 * (x-1) * 1,1^(x-2)  unuoj                .
    
    
El tio dirita rezultas, ke en c^i tiu kazo la s^uldo estos plene amortizita post 11 jaroj, c^ar post 11 jaroj x = 11 kaj do (11-x) = 0 = (11-x)*1,1^(x-1).

En la dawro de la unuaj 11 jaroj la kreditoro 11-foje ricevas sumon kies ac^etopovo egalas al 0,1/1,1 de tiu de la pruntaj^o, do entute, law ac^etopovo, g^uste tiom kiom li pruntedonis. Li spertis nek profiton, nek perdon.

Se ni supozas anstatawe apartigitajn funkciojn de kalkulunuo kaj de pagilo, en kombino kun longlimtempa interezo egala al nulo kaj kun kostoj pro likido egalaj al 10 % jare, do la rezulto estus (preskaw) precize la sama. (En c^i tiu kazo post la pago fine de la unua jaro, la s^uldo estus ankoraw 100/11 unuoj, en la alia kazo la unua pago formale estus nur pago de interezo, dum la s^uldo restus - nominale - sens^ang^a: 10 unuoj. Tamen, se ni mezurus per reala mezurilo, tiu resta s^uldo estus 10/1,1 = 100/11 , do precize tiom kiom en la alia kazo.) Siajn investojn nia entreprenisto en ambaw kazoj devus s^pari al si precize samkiome. -

La samon ni prezentu ankoraw alimaniere:
Iu s^uldo estu, fine de la jaro t, egala al S[t] realmezure, kaj S[t]*(1+r)^t nominale. La poo de interezo egalu al la poo de inflacio kaj estu r jare. La s^uldo estu amortizata en n jaroj, per n reale egalaj c^iujaraj sumoj. C^i tiuj partopagoj estas reale S[0]/n, kaj nominale {S[0]*(1+r)^(t-1)}/n (= "interezo" je la s^uldo komence de la jaro t, + amortizo).



____________________________________________________________________
   |                              |                                 |
   | Post la t-a partopago        | la ankoraw pagenda s^uldo estas |
   | reale resp. nominale         |      reale  resp.  nominale     |
   |                              |                                 |
t  | S[0]/n  {S[0](1+r)^(t-1)}/n  | S[t]=S[0](n-t)/n   S[t](1+r)^t  |
--------------------------------------------------------------------|
0  |   -           -              |  S[0]                 S[0]      |
1  | S[0]/n   S[0]/n              |  S[1]=S[0](n-1)/n     S[1](1+r) |
...|..............................|.................................|
   |                              |                                 |
n  | S[0]/n  {S[0](1+r)^(n-1)}/n  |  S[n] = 0      S[n](1+r)^n = 0  |
___|______________________________|_________________________________|

Evidente, el teoria vidpunkto, ne estas diferenco inter ambaw kazoj. La praktika; malavantag^o de la metodo uzanta kombinaj^on de inflacio kun interezo estas, ke c^iuj en mono esprimataj prezoj devas dawre kaj regule plialtig^i. Tiel estas ankaw por la monvaloro de realaj havaj^oj.
Kompare kun konstanta kalkulunuo en kombino kun papermono submetita al kostoj de tenado kaj g^ira mono submetita al responda negativa interezo, la metodo kun kombinaj^o de inflacio kun interezo s^ajnas al mi tre komplikita, kaj, supozeble, krome ankaw malcerta.
Por teni la poon de interezo je 10 % jare, la s^tato devus dawre oferti obligaciojn, liverantajn konstantan 10-pocentan interezon jare. (Komparu: Helmut Creutz: "Labt sich der Umlauf durch eine dosierte Inflation sichern?" en "Zeitschrift für Sozialökonomie" n-ro 104, kaj en "Fragen der Freiheit", kajero 234 (1995).


Tezo 8:

Interezo ja favoras la finance plej avantag^an, sed ne la plej ekonomian uzon de malabundaj rimedoj, kontrawe: ju pli alta estas la poo de interezo (en absoluta senco!), des pli granda estas la mals^paro!

Argumentado:
Ekonomikistoj asertadas ke interezo estas necesa instrumento por atingi ekonomiajn, s^paremajn asignadon kaj uzon de malabundaj^oj. Fakte, tamen, estas tiel, ke ju pli alta estas la poo de interezo, des pli granda estas la mals^parado. Sekvo - de pozitiva interezo - estas, ke la kostoj, law tio c^u ili efektivig^os en pli malproksima estonto, tiom malpli pezas. Ilia nuna valoro estas tiom malpli. La sekvo estas, ke malpli ekonomia alternativo, ekz. petrol- aw gaso-hejtata elektrocentralo kun relative nealtaj tujaj investokostoj, sed kun altaj estontaj kaj dawraj kostoj por hejtaj^o, pro la interezo povas esti finance pli avantag^a, ol esence pli ekonomia, kaj ekologie preferinda alternativo kun relative altaj tujaj investokostoj, sed kun tre malaltaj estontaj kurantaj kostoj, ekz. elektrocentralo sunenergia aw ventenergia. (Dieter Suhr en Z.f. So.) La sekvo estas, ke c^i-lasta alternativo "ne povas konkurenci", ne havas s^ancon.

Interezo miopigas, favoras "forj^etokulturon". Mi klarigu tion per ekzemplo. Iu bezono estas kontentigenda. Ni supozu, ke, kiom tio koncernas la "materialan kapitalon", ekz. domon, mas^inon, aw awton, - ni povas elekti inter unu kun vivdawro n-jara, kaj alia kun vivdawro 2n-jara. La demando estas: Kiom la dua, law investado, povas kosti pli ol la unua por povi konkurenci, se ni supozas ke la c^iujaraj kostoj de "flegado" en ambaw kazoj estas egalaj, kaj ke la investokostoj ankaw entenas la likvidadokostojn de la anstatawataj^o. Tio dependas de la grandeco de n kaj de la alteco de la poo de interezo r (en % jare). La c^i-suba tabeleto montras kiomoble tiel alta en la dua kazo la investokosto povas maksimume esti, por ke g^i povu konkurenci kontraw la unua. La "normo" c^iam estas la kosto de unufoja investo en la n-jardawra alternativo.

                    _n_|_r__0____5______8_____10__
                     5 |    2  1,783  1,680  1,620
                    10 |    2  1,613  1,463  1,385
                    25 |    2  1,295  1,146  1,092
                    50 |    2  1,087  1,021  1,008
Ne necesas argumenti, ke alta poo de interezo favoras fus^konstruadon kaj forj^etokulturon. G^enerale oni povas diri, ke, c^e c^iu stadio de la tekniko, por la productado de difinita productaj^o, ekzistas unu difinita, materie optimuma "productadovojo". En kazo de pozitiva interezo, malpli longa productadovojo s^parigas pli da interezo, ol estas ekstraj materiaj kostoj (por krudmaterialoj kaj laboro). Se estus, inverse, negativa interezo, do por la entreprenisto kiu laboras per pruntita kapitalo, pli longa productadovojo ol la materie optimuma, estus pli avantag^a; ja la monpruntinto devus pagi pli longe kaj pli multe da (negativa) interezo al la entreprenisto-debitoro.
Poon de interezo egalan al nulo mi tial difinas kiel tiun poon de interezo, c^e kiu c^iuj productadovojoj tendencas al sia materie optimuma longeco.


Tezo 9:

Pozitiva poo de interezo signifas, ke investita kapitalo devas "rentumi", liveri "profiton", el kiu la interezo je tiu kapitalo estas pagebla. La rentumeco de investoj estas gardebla kontraw mallevig^o en du manieroj:
    1. per konservado de malabundo;
    2. per c^iam pli rapida kresko de ne-productiva privata havaj^o (trezoraj^aro), eblo kiun Keynes pretervidis.

Klarigo:
2. fakte postulas senliman kreskon de la s^tata s^uldo; 1. postulas dawran neniigon de kapitalo (per varmegaj kaj malvarmaj militoj, per ekonomiaj krizoj kaj malvigloj; per forj^etekonomio; per productado de senvaloraj^oj; per senlaboreco, ktp.) por nuligi la efikon de niaj klopodoj venki la malabundon. Sisifo(2) tion simbolas.
Ni fervore dawrigas tiujn klopodojn kaj tiel kawzas ekologian katastrofon, mals^paras niajn naturajn rimedojn, kaj opinias ke la tiel s^veligita Malneta Socia producto estas mezuro por nia prospero.

Ni elektu. Ni decidu, kio estas akceptebla kaj kio ne. Ni estas respondecaj pri la sekvoj de niaj elektoj. Tial ni zorge konsideru kaj pripensu c^ion. Tial ni instigu aliajn, fari la samon. La konsekvencoj ja estas gravegaj.

    (2) Sisifo, malfelic^ulo el la greka mitologio kondamnita suprenpus^i rokblokon al la supro de monto, sed c^iam kiam li preskaw atingis la supron, la bloko malsuprenfalis denove kaj li devis rekomenci.

Tezo 10:

Por la funkcio de marg^ena trezoraj^o, t.e. por la plej avantag^a trezoraj^o ankoraw disponebla por la lasta, por la marg^ena s^paranto, estas rekomendinda senintereza s^tata obligacio kiun la s^tato sen limigo ofertas alpare al la publiko.

Argumentado:
La productado de tia trezoraj^o estas preskaw senkosta, kaj kial fari ion por tiu funkcio, kun altaj productokostoj, se paperc^ifono same bone, aw ec^ pli bone tawgas por la funkcio?
Krome, kaj tre grave: per tia marg^ena trezoraj^o oni povas malhelpi ke la poo de interezo farig^u negativa, kio estus same nedezirinda, kiel pozitiva poo de interezo.
Kiel jam dirite en la argumentado c^e tezo 2, la s^tato kreu malmultkostan merkaton por tiaj obligacioj, por ke ili estu kvazawlikidaj kaj s^atataj s^pariloj.


Tezo 11:

La s^tato ne nur prunteprenu "por havigi al si monon", sed ankaw por ebligi al s^parantoj, s^pari en ekologie ne minaca maniero. La pruntita mono devas esti elspezata, se ne rekte far la s^tato, do far la civitanoj, kiuj (pere) de la s^tato ricevas ekstran enspezaj^on.

Argumentado:
Evidente ni estas psikologie tiel bakitaj, ke c^i tio necesas por en sana maniero atingi ekvilibron inter demandumo kaj oferto. Se ni, unuainstance, s^paras pli, ol havas sencon investi, do la s^parsurpluso devas esti pruntata al la s^tato (kio rezultigas paperan s^paraj^on). La s^tato tiam egalporcie distribuas la s^parsurpluson inter ni (kio rezultigas porcion da ekstra enspezaj^aro, egalan al la papera s^paraj^o). Tiel ni povas nenocigi nian s^parpasion.


Tezo 12:

Estu plena dungig^o.

Klarigo:
Tio ne signifas laborlokon por c^iu kiu estas laborkapabla, sed por c^iu kiu deziras pagatan laboron law merkataj kondic^oj. Tio estas realigebla pere de g^enerala, por c^iu egala, senlabora enspezaj^o kiu estu tiel alta, ke g^uste tiom da laborkapabluloj libervole retirig^u de la labormerkato ke ne rezultu nelibervola senlaboreco. Tiu g^enerala, senlabora enspezaj^o estu financata el alsociigita terorento (Tezo 5), aw oni rigardu g^in kiel productokostojn pro "kvara productofaktoro", la "g^enerala kultura heredaj^o" kiu ebligas la hodiawan kaj c^iam kreskantan productivecon de la laboro, kaj kies "kunheredantoj" estas c^iuj homoj. (La ideo de "g^enerala kultura heredaj^o" kiel "kvara productofaktoro" apartenas al la socikredita idearo.) En c^i tiu kazo la aldonvalora imposto povas esti la fonto el kiu la g^enerala senlabora enspezaj^o estu pagata.

Post enkonduko de "imposto je likido", c^i tiu estu fonto por la senlabora enspezaj^o.
Fine, dum la poo de interezo estas alta kaj pro tio necesas kreskigi la s^tatan s^uldon (vidu tezon 11), la senlaboran enspezaj^on oni povus financi el pruntoj.
Konkludo: Estas sufic^e da eblaj fontoj por financi c^i tiun g^eneralan senlaboran enspezaj^on.


Tezo 13:

Ekonomia kaj mona sistemo nur tiam estas tawga kaj akceptinda, se g^i funkcius optimume kaj senmals^pare ankaw se c^iuj homoj preferus vivi askete.

Klarigo: Ekonomia sistemo kiu por sia funkciado bezonas dawran kreskon jam ne plu estas akceptebla.


Tezo 14:

Jam urg^e tempo estas, serioze preni la proponojn faritajn de Keynes en 1944.

Argumentado:
En 1944 Keynes faris, en Bretton Woods, prudentan proponon: starigi Internacian Elsaldadan Union (International Clearing Union) kaj krei stabilan tutmondan kalkulunuon, kiun li nomis ;"bancor". Tiu Elsaldada Unio kontadus en ;"bancor" por c^iuj s^tatoj la ricevitajn kaj faritajn pagojn. Fine rezultus por c^iu s^tato, post elsaldado, c^u pozitiva, c^u negativa saldo, kaj la sumo de c^iuj pozitivaj saldoj egalus al la sumo de la negativaj. Por akceli ekvilibrajn pagobilancojn tiu Unio imputu negativan interezon al pozitivaj (= kreditoraj) saldoj, kaj pozitivan interezon al negativaj (= debitoraj) saldoj. Tiel c^iu s^tato, pro propra intereso, strebus al ekvilibra pagobilanco, al laweble malgranda, c^u pozitiva aw negativa, saldo, kaj ne plu, kiel kutime, nomus pagobilancan surpluson "favora".
(Supozataj) usonaj interesoj siatempe pli pezis ol tutmondaj interesoj. La kejnesa propono, bedawrinde, malvenkis. La usona dolaro farig^is internacia kalkulunuo, kaj la malbonajn rezultojn de tio la mondo ankoraw c^iutage spertas. Eble ke c^i tiu fakto memorigos la mondon pri la kejnesa propono.


TEZO 15:

LET-sistemoj (Local Exchange and Trading Systems) kaj aliaj monsistemaj alternativoj law iniciatoj je la socia bazo estas tre gravaj.

Argumentado:
Kvankam iliaj kontribuoj al la totala productado de varoj kaj servoj g^enerale estas nur malgranda, ilia kontribuo al la provizado de primona kompreno c^e la homoj, miaopinie, ne estas supertaksebla. En mondo kie demokratio, - pro plena manko de kompreno c^e la civitanoj, kiujn lernejo (per instruado pri ekonomio) kaj gazetaro kaj televido, kaj la c^iutaga faktaro stultigas, - estas nur pubokovra c^ifono de plutokratio, al c^iu ordinarulo estas demonstrate en la praktiko, ke ankaw sen "mono" transakcioj povas okazi, ke "tio ne eblas finance" estas sensencaj^o. C^i tiu edukado estas kondic^o por politika direktos^ang^o.
Estas malmulte da kialo g^oji pri la (eventuala) mona unuigo de Ewropo. Tiu nur malfaciligas la necesan monreformon, pro la heterogeneco de la popoloj en c^i tiu teritorio kaj la manko de komunikado inter iliaj civitanoj. Ankaw tial LET-sistemoj kaj similaj^oj estas lumetoj en la mallumo.


Tezo 16:

Esperanto ofertas al la ewropaj kaj tutmondaj civitanoj la eblon surbaze de reciproka respekto kaj egalvaloreco interkomuniki kaj diskuti ankaw pri c^i tiuj por la funkciado de demokratio ja tiel gravegaj problemoj.

Argumentado:
Esperanto por neniu estas "fremda lingvo", t.e. apartenanta al aliaj, sed ne al mi, sed estas por c^iu kiu g^in adoptas kaj uzas, "propra lingvo". G^i estas pli facile lernebla kaj uzebla ol kiu ajn etna lingvo.

Esperantistoj, kiel anoj de mult-etna, diaspore vivanta lingvokomunumo, g^enerale pli facile rezistas al s^ovinismaj kaj rasismaj antawjug^oj, kaj jam nun povas disponi pri ne neglektinda tradukita kaj originala literaturo, kun kontribuoj tre divers-etnaj.


D-ro W. Peter Roelofs (Petro Rulofido),
Vosseveldlaan 16, NL - 3768 GM Soest, Nederlando.
Telefono: .. 31.35.6015473.

Atingebla ankaw pere de jena adreso: sdn@planet.nl